Estas aliaj triopaj aliancoj en apartigilo Triopa Alianco.
La Triopa Alianco (aŭ Ēxcān Tlahtōlōyān en ĉana lingvo,[1] konata ankaŭ kiel Hueytlahtocayotl Icniuhyotl aŭ In yetetl tzontecomatl in altepetl[2]) estis la lasta konfederacio de indiĝenaj ŝtatoj situaj en la valo de Meksiko, dum la postklasika periodo de Mezameriko, formita de Meksiko-Tenoĉtitlano, de etno de naŭatloj, Tetzkoko (alternative skribita kiel Tekskoko) de akolhua etno kaj Tlakopano de otomia etno,[3] post la malvenko de Azkapotzalko fare de tiuj tri senjorlandoj en 1427. Tiu politika alianco havis rezultojn en la impostado, la justico kaj la militkampanjoj. La ekzisto de aliancoj tiutipaj en Mezameriko ne limiĝas al la meksika altebenaĵo, ĉar estas konata ke ankaŭ aliaj etnoj kunformis ilin, kiaj la taraskoj kun Tzintzuntzán-Ihuatzio-Pátzcuaro, la majaoj kun Uxmal-Chichén Itzá-Mayapan (Ligo de Majapano) aŭ la miŝtekoj kun Tilantongo-Teozacoalco-Zaachila.